Agadplano de LIBE
aprobita de la Gxenerala Asembleo de LIBE en Muszyna en julio 2009
1 Enkonduko
Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE) komencas esperige sian kvarjaran agadperiodon 2009-2013 por
progresigi pli vastan interkomunikigxon de viddifektitoj pere de Esperanto. Tiu
esperemo estigxas de tio, ke lastatempe oni parolis pli pri Esperanto kaj gxia
signifo kiel komunikilo. Krome vekigxis deziro, ke la internacia lingvo dauxre
estu instruata en blindullernejoj kaj junulargrupoj. Kunlaboro estas iniciatata
kun organizoj de instruistoj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
kaj ICEVI (International Council for Education of People with Visual Impairment,
internacia konsilio de edukado de viddifektitoj). La celo estas, ke ankaux
auxtoritatuloj pri edukado denove subtenu instruadon de Esperanto kaj ke ili
tiel apogu interkulturajn rilatojn de viddifektitoj.
LIBE devas informi suficxe frue pri siaj cxiujaraj kongresoj kaj raporti pri
renkontigxoj, kunvenoj kaj kulturaj programeroj. Tiamaniere ni povas atingi
ordinarajn viddifektitojn kaj instigi ilin ricxigi sian vivmedion kaj tiel
preventi retirigxon. Ankaux en la gxenerala movado utilas tiuj informoj por
integrigxo.
Konon de LIBE pliigas gxia membreco en Euxropa Blindul-Unuigxo (EBU) kaj
partopreno en gxiaj komisionoj. Same la kono de nia agado por la bono de
viddifektitoj estas respektata en naciaj blindul-organizoj. Oni devas memori la
signifon de Esperanto en la unua parto de la pasinta jarcento kaj pli poste,
kiam oni kreis internaciajn rilatojn kaj fondis ankoraux nun ekzistantajn
internaciajn organizojn de viddifektitoj.
LIBE respektas kaj siaparte subtenas la laboron de internaciaj organizoj por
forigi obstaklojn de aliro al edukado, trejnado, enlaborigo kaj alia partopreno
de viddifektitoj. Same ni, LIBE-anoj, kiel individuoj partoprenu en nacia agado.
2 Agadplanoj
La cxefaj kampoj de la venonta agadperiodo
estas edukado, junularaj renkontigxoj, informado kaj ekonomio, se eble ekologia.
2.1 Edukado
Teni proksimajn kontaktojn kun ILEI por povi
sekvi la evoluon de instrumetodoj kaj lernomaterialoj; aboni Internacian
Pedagogian Revuon de ILEI.
ICEVI kunvenos en la periodo 8.-13.8. 2010 en Tailando. LIBE sekvas aktive
agadon de ICEVI. La celo estas, ke Esperanto estu en la edukprogramo de
viddifektitaj infanoj, plenkreskuloj kaj junulargrupoj. Delegitoj de LIBE
kontaktos tiucele sialandajn blindullernejojn kaj instruistojn.
2.2 Kongresoj
La tradicio de Esperantokulturo dauxras pere
de kongresoj de LIBE. Estu gvidlibro pri kongresarangxado laux spertoj.
Estas dezirinde scii gastigantan landon de LIBE-kongreso suficxe frue, almenaux
du jarojn antauxe, por trovi kongreslokon en tauxga tempodauxro por fari la
preparlaborojn trankvile kaj zorge.
2.3
Junularaj renkontigxoj
Unu el la plej aktualaj taskoj estas realigi
antaux pluraj jaroj faritan decidon arangxi junularan renkontigxon. LIBE studas
eblojn por la jaro 2010.
2.4 Informado
Verki regule raportojn pri la agado por
informi la decidfarantojn, publikon kaj ACB Radio World, pola, cxina radio pri
la laboro de LIBE kaj gxiaj atingoj.
Evoluigi efikan strategion pri komunikado por ke la membraro estu plene
informata kaj ligata en la agado. Doni pli altan profilon al LIBE en revuoj de
naciaj blindul-organizoj.
Vivteni kaj evoluigi ttt-pagxaron, teni gxin aktuala.
Esperanta Ligilo estas grava informilo.
2.5
Ekonomio
Trovi rimedojn por lernomaterialoj kaj
partopreno en Esperanto-renkontigxoj, -kongresoj, ekz. el Euxropa Unio (Aldono).
2.6
Partopreno en EBU-laboro
LIBE estas membro de EBU (Euxropa Blindul-Unuigxo) kaj rajtas nomi reprezentantojn al komisionoj. LIBE estas reprezentata en la kultura kaj eduka komisionoj.
3 Kiel plenumi la planojn?
3.1
Krom LIBE-delegitoj en cxiu lando la estraro nomumas la bezonatajn funkciulojn,
komisiitojn kaj laborgrupojn kies taskojn kaj rajtigojn la estraro difinas.
3.2 Regiona kunlaboro
La estraro proponas al la Gxenerala Asembleo diskuton pri regiona, najbarlanda
kunlaboro por havigi eblon al pluraj interesatoj pri internaciaj kontaktoj (renkontigxo,
kurso, aktiva uzo de la lingvo).
ALDONO: EU kiel subvencianto de projektoj
EU financas aktivecon de euxropaj civitanoj kaj iliaj organizoj surbaze de
diversaj programoj. Unu el la fokusoj de tiuj programoj estas dialogo inter
kulturoj. En cxiuj landoj trovigxas landa informejo, ecx pluraj, kaj informoj
haveblas en Interreto.
Cxiujare la komisiono de EU asignas pli ol mil milionojn da euxroj rekte al
neregistaraj organizoj por kovri kostojn de iliaj projektoj.
La subvencio povas esti 60 % de la aprobitaj kostoj. Prezentado de subteneblaj
programoj kun detalaj instrukcioj, limdatoj, formularoj kaj konsiloj por verki
peticion haveblas en la lingvoj de EU-landoj cxe la adreso:
http://eacea.ec.europa.eu/citizenship/programme/calendar_2008_2013_en.php.
Por trovi la konvenan lingvon klaku en maldekstra kolono "Programme Guide".
Unu el la pluraj programoj por junularo nomigxas Youth in Action (aganta
junularo) en la agxo 15-28 (en kelkaj landoj 13-30) jaroj.
Laux tiu programo de EU organizanto povas peti subvencion por kovri kostojn de
vojagxoj 70 %, mangxo- kaj logxado 20 %, por funkciuloj 70 %-100%. Limdato por
peticio al la nacia oficejo de EU estas 1.2. La peticio devas enhavi: nombron de
partoprenontoj, bugxeton, priskribon de enhavo, tempo, loko de projekto.
Pliaj informoj cxe adreso http://ec.europa.eu/youth/index_en.html